Products
DVD-video "Esperanto estas..."
Inform-filmo pri Esperanto, 43-minutoj, 6 partoj. Filmo origine en Esperanto, kun aldonaj 28 subtekstoj kaj 5 voĉ-registroj (vidu sube liston de ili).
Antaŭmendoj eblas ĝis la 15a de julio 2008, kontraŭ favora prezo - nur 2 au 3 EUR/peco (depende de mendo-kvanto). La diskoj estos sekve transportotaj al UK 2008 en Roterdamo, kie eblos preni ilin (sen krompago por sendokostoj). Eblas ankaŭ liveri/sendi la diskojn poŝte - tiam necesas kalkuli kun (relative altaj - depende de lando kaj kvanto) sendokostoj.
Lingvoj sur la DVD:
Subtekstoj: (28) esperanto, angla, portugala, pola, cxina, kataluna, ĉeĥa, franca, finna, persa, dana, germana, nederlanda, okcitana, japana, greka, hispana, hungara, kroata, serba, rusa, sveda, slovaka, slovena, vjetnama, itala, litova.
Sonoj: (5) esperanto, angla, portugala, pola, cxina.
Kovrila lingvo: la diskoj estos liverataj kun kovrilo ("layout") en Esperanto. Se vi volas ricevi la diskojn kun kovrilo en propra lingvo - minimuma mendo-kvanto estas 500 pecoj por unu disko. Tiu kvanto ne nepre devas esti nur de unu mendinto, sed jes devas esti por 1 lingvo. Do ne nepre unu asocio devas mendi 500 diskojn, sed kune la mendoj por koncerna lingvo devas esti almenaŭ en tiu kvanto. Bv. ĉe via mendo mencii, en kiu lingvo vi dezirus la kovrilon (kaze ke kolektiĝos 500 kaj pli da mendoj, ni produktos ĝin).
*Eblas fari apartan presadon de kovrilaj bildoj por ankaŭ malgrandaj mendoj - sub 500 kovriloj, sed tiam necesas krompago pro pretigo kaj presado de eta kvanto de kovriloj. 1 kovrila bildo tiam kostos 0,30 EUR. Do ĉe ekz. 100 diskoj vi alkalkulu al sumo por DVDj /200 EUR/ ankoraŭ 30 EUR pro la kovrilo. Pri lingvo-versio dezirata (se alia ol Esperanto) nepre informu dum via mendo - antaŭ la 1a de julio! - por povi aranĝi la presadon de ĝi.
Prezo de disko: 3 EUR/peco - ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj
2 EUR/peco - ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj
Rim.: E@I ne zorgos pri popecaj mendoj - tiajn bv. fari al unuopaj landaj asocioj, resp. al UEA, FEL...
———
DVD-Romo "Esperanto elektronike"
Komputila DVD kun amaso da materialo pri Esperanto. Gravaj partoj de enhavo estas tradukitaj al 26 lingvoj. Dutavola, 9GB disko. Je dispono estas lastaj ĉ. 500 pecoj de la 2-a eldono.
Kovrila lingvo: eblas elekti de pluraj lingvoj por la kovrilo ("layout") - ĉe mendo bv. mencii lingvo(j)n, en kiu(j) vi volas ricevi la diskojn (eblas ankaŭ laŭbezone elekti plurajn lingvojn de la suba listo).
Lingvo-versioj haveblaj por kovriloj: angla, Esperanto, franca, germana, hispana, itala, kataluna, litova.
Prezo de disko: 3 EUR/peco - ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj
2 EUR/peco - ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj
Rim.: E@I ne zorgos pri popecaj mendoj - tiajn bv. fari al unuopaj Landaj Asocioj, resp. al UEA, FEL...
———



