Bonvenon ĉe DVD-projektoj de E@I

Tio ĉi estas beta-versio de paĝo por prezenti DVD-projektojn, kreatajn de E@I. Nun ĝi enhavas informojn pri 2 ĉefaj lastatempaj projektoj:

  • DVD-Romo "Esperanto elektronike"
  • DVD-video "Esperanto estas..."

 Ambaŭ DVDj estas aĉeteblaj kaj mendeblaj ankaŭ pere de ĉi tiu paĝo. Vidu pli da detaloj pri la diskoj en sekcioj: Produktoj, Mendoj.

Antaŭmenda periodo por DVD-video "Esperanto estas..." daŭros ĝis fino de septembro

Ne maltrafu la eblon por malmultkosta aĉeto de la disko kaj samtempe helpu al la projekto sukcesi. Nur danke al viaj antaŭmendoj ni povos presi sufiĉe grandan kvanton de diskoj, por ke la prezo povu esti vere malalta. Mendoj eblas nur ĝis la 30a de septembro! Pri antaŭmendoj legu pli detale ĉe mendoj.

 

 Vidu ĉiujn 6 partojn de la filmo: http://www.esperantoestas.blogspot.com/

Subtenu nian agadon - mendu la diskojn aŭ mondonacu

Se vi volas subteni agadon de E@I kaj/aŭ iun de niaj konkretaj projektoj, eblas donaci monon al ni, aŭ mendi iun de niaj varoj kaj tiel subteni la agadon.

Por mondonaci pere de via UEA-konto, skribu al "financoj@uea.org" kaj transpagu al konto "ecxei-v". Se vi volas subteni konkretan projekton, tiam menciu tion kiel indiko, ekz.: "por DVD Esperanto estas". Pli altajn sumojn eblas ankaŭ donaci al nia banko-konto en Slovakio.

News

DVD "Esperanto estas" NE aperos por UK

2008-07-15 00:59
La planita apero de la disko "Esperanto estas..." dum UK en Roterdamo NE okazos. Kaŭzis tion parte nesufiĉaj mendoj de disko, parte teknikaj problemoj ĉe realigo de fina versio. Ni pardonpetas al ĉiuj mendintoj. Verŝajna tempo por eldono de disko estas oktobro 2008.
>>

Listo de lingvoj sur DVD

2008-06-21 22:57
Jen la listo de lingvoj, en kiuj aperos la filmo "Esperanto estas..." sur DVD: Subtekstoj:...
>>

FAME fondaĵo subtenis la projekton

2008-06-19 09:29
La estraro de la FAME-fondajho decidis subteni la produktadon de la filmo "Esperanto estas..." sur DVDj per sumo de 500 EUR Financoj estos uzitaj por la fina paŝo de la projekto - kompletigo de la filmo, aranĝo de subtekstoj, registrado de parolvoĉoj, finpretigo de la DVD por presejo kaj presado de...
>>

Antaŭmendado de filmo "Esperanto estas..."

2008-06-15 12:50
Ekde hodiaŭ eblas antaŭmendi la novan, ĵus pretigatan DVD-videon de E@I "Esperanto estas..." - informan filmon pri Esperanto, kreatan dum 3 lastaj jaroj. Ni - kreantoj de ĝi esperas pri sufiĉaj antaŭmendoj, por povi presi la diskon kaj prezenti ĝin dum UK 2008 en Roterdamo. Necesas presi 3000...
>>

Filmoj spekteblas rete

2008-06-06 22:40
Ĉiuj 6 partoj de la filmo "Esperanto estas..." spekteblas ĉe paĝaro/blogo de R.Pavinski - ĉefa kreanto de la filmo. Viaj komentoj pri filmo (ĉu kiel tuto aŭ pri unuopaj partoj) estas bonvenaj. Ankaŭ vi povas mendi jam la diskojn (ĝis la 15a de julio validas favoraj, antaŭmendaj prezoj!)
>>

Subtekstoj kaj voĉoj por la filmo

2008-06-06 21:40
Por la DVD-video "Esperanto estas..." estis atingita rekorda kvanto de tradukoj - subtekstoj aperos en minimume 29 lingvoj! Voĉaj registraĵoj estos ŝajne en 6 lingvoj. Se via lingvo mankas en la DVD kaj vi pretus helpi pri tradukado, kontaktu nin .
>>

Retejo lanĉita

2008-06-06 20:00
Hodiaŭ estis lanĉita beta-versio de paĝaro de E@I pri ĝiaj DVD-projektoj. Ĉefa ĝia celo estas informi pri la projektoj, ebligi pli proksime konatiĝis kun ili, ilia enhavo kaj celo. Aldone eblas mendi la diskojn kaj helpi tiel pluevoluigi la organizon, kiu estas bazita je projekta laboro - tial...
>>
All articles

Items: 1 - 7 of 7

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

http://www.ikso.net